Saltu al enhavo

Alken-Maes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alken-Maes
entrepreno
bierfarejo Redakti la valoron en Wikidata
Dum 4-a de junio 1921 - nuntempe/nekonata
Jura formo Anonima societo en Belgio
Sidejo Meĥleno
Lando Belgio
Agokampo biero
Posedataj kompanioj biero Grimbergen • biero Mort Subite vd
TTT Oficiala retejo
v • d • r

Alken-Maes estas bierfarejo en Belgio. Sian centran sidejon la entrepreno havas en Mechelen (Meĥleno). En la lando, kiu konatas pro aparte vasta gamo da bieroj, nur sole tiu bierfarejo respondecas pri pluraj el ili, ekzemple la markoj Grimbergen rouge kaj blonde, Affligem Dubbel kaj Affligem VI BEL Brut, Cristal Alken, Mort subite (kiu vere atentigas pri la danĝeroj de troa konsumo pri alkoholo per sia franca nomo "subita morto"), plus pilzena biero kaj pluraj senalkoholaj variaĵoj de marko Maes, kaj aparte tradicia biero nomata laŭ sia devena loko Zulte. Nuntempe la bierfarejo estas filia kompanio de la bierfareja konzernego Heineken.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
la bierspeco Affligem estis origine farita en samnoma benediktana abatejo