Apolona asteroido

La apolonaj asteroidoj estas klaso da terrenkontaj asteroidoj, kiuj ŝuldas sian nomon al 1862 Apolono, la unua apolona asteroido malkovrita la 24-an de aprilo 1932 de la germana astronomo Karl Wilhelm Reinmuth
Ecoj
[redakti | redakti fonton]Iliaj orbitoj havas grandajn duonaksojn, pli grandajn, ol unu astronomia unuo (t.e. la granda duonakso de la orbito de Tero), kaj periapsidojn (aŭ periheliojn) malpli grandajn, ol 1,017 astronomia unuo.
Iuj el ili povas tre proksimiĝi al Tero, kaj pro tio estas potenciale danĝeraj.
La plej granda apolona asteroido estas 1866 Sizifo kun diametro de ĉirkaŭ 8,5 km. (Ĝi ankaŭ estas duopa asteroido). Ĝi povas proksimiĝi ĝis ĉirkaŭ 15 milionoj da km al Tero.
La plej malgranda konata apolona asteroido estas la meteoroido 2008 TC3, de kelkaj metroj de diametro, kiu falis en Sudanon la 7-an de oktobro 2008.