Intelekto
Ne konfuzu inter Intelekt[1] kaj inteligent[2]
| Intelekto | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| cognitive function | |||||
| Ideologio | |||||
| |||||
Intelekto[3][4] estas la kapablo pensi konceptaĵojn kaj estigi rilatojn inter ili. Ĝi estas ekkonkapablo, kies specifa objekto estas la nocio de ento. Etimologie intelekto estas latindevena, el intelligere (= kompreni per intelekto, distingi), vortformita el intus (= inter) kaj legere (= legi). La verba formo okazas fundamente en la greka kaj latina, kun la signifo elekti: légein en la greka, legere en la latina. Koncerne la latinan intellectus, ĝi estas pasinta participo, kiu fariĝis samtempe substantivo; en Esperanto la radiko intelekt- estas substantiva. Pro tio, Esperante intelekto ne estas la rezulto de intelekti sed la ekkonkapablo; la rezulto nomiĝas intelektado.
Inteligento[5] estas kapablo facile kompreni kaj vigle pensi.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Proverbo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas proverbo pri intelekto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[6]:

„ Malgranda aspekte, sed granda intelekte. ”
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Difinoj de PIV:
"intelekt4o. Kapablo pensi konceptaĵojn k estigi rilatojn inter ili: intelekton oni ofte kontraŭmetas al sensaĵo aŭ al racio; la bestoj ne posedas intelekton B; nenio en la intelekto, kio ne estis antaŭe en la sensaĵo. ☞ menso, penso, spirito.
artefarita intelekto 💻 Komputika fako pri perkomputilaj rezonado k lernado.
intelekta. Rilata al intelekto: la intelektaj kapabloj, fortoj; homo havas ne nur korpajn, sed ankaŭ intelektajn bezonojn; intelektaj motivoj (kontraste kun la sentaj); intelekta malfruiĝinto; intelekta debilulo; malgranda aspekte, sed granda intelekte Z.
intelektismo. Filozofia doktrino, kiu hipotezas la antaŭecon k superecon de la intelektaj fenomenoj super la sentaj k volaj.
intelektulo Z. Homo, kiu sin okupas k interesiĝas pri intelektaj aferoj, kiu precipe laboras per intelekto.
intelektularo. La tuto de la intelektuloj en difinita lando, socio ktp. - ↑
"inteligent1a. Facile komprenanta k vigle pensanta: inteligenta infano, lernanto, servisto, mastro; mi cirkuligis ĝin inter negranda nombro da inteligentaj hebreoj Z; la plimulto de la inteligenta mondo Z; la inteligentaj homoj estas ĉiam malfavore rigardataj de la registaroj; (f) inteligentaj rigardoj, respondoj. ☞ prudenta, sagaca, saĝa, sprita.
inteligenteco. Kapablo facile kompreni k vigle pensi: tiuj plej altaj reprezentantoj de la monda inteligenteco Z; konfeso de siaj eraroj atestas pri malofta inteligenteco; inteligenteca kvociento, testo.
malinteligenta, neinteligenta. Ne havanta inteligentecon: la hebreo estis tre malinteligenta Z; la bopatrino per malinteligenta babilado elvokas mokadon Z; neinteligenta knabino. - ↑ NPIV, «kapablo pripensi».
- ↑ «Intelekto» en ReVo kapablo de la menso
- ↑ «Inteligento» en ReVo Kapablo vigle pensi
- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-03-20 .

