Saltu al enhavo

Laga Finnlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laga Finnlando
regiono, lagareo [+]
Koordinatoj61° 20′ 28″ N, 28° 0′ 40″ O (mapo)61.34128.011Koordinatoj: 61° 20′ 28″ N, 28° 0′ 40″ O (mapo)
- koordinatoj61° 20′ 28″ N, 28° 0′ 40″ O (mapo)61.34128.011Koordinatoj: 61° 20′ 28″ N, 28° 0′ 40″ O (mapo) [+]

Laga Finnlando (Tero)
Laga Finnlando (Tero)

Laga Finnlando (Finnlando)
Laga Finnlando (Finnlando)
DEC

Map
Laga Finnlando
v • d • r

Laga Finnlando (finne Järvi-Suomi) estas vere multelaga areo en orienta Finnlando. Tie situas ekzemple la du plej vastaj lagoj en Finnlando: Saimaa (kiu estas laŭ iuj difinoj grupo el lagoj kiel Suda Saimaa, Haukivesi, Puruvesi, Orivesi, Pyhäselkä kaj Pihlajavesi, kiuj havas markolajn kontaktojn) kaj Päijänne. Aliaj grandaj lagoj en la areo estas ekzemple Puulavesi, Kallavesi kaj Keitele. La plej gravaj riveroj en la areo estas Vuoksi kaj Kymijoki. La plej grandaj urboj estas Jyväskylä, Kuopio, Joensuu kaj Lappeenranta. Ne estas aliloke samtipa laga areo. Laga Finnlando inkludas proksimume 1/4 el Finnlando. La pejzaĝoj inkludas krom lagoj ekzemple montetojn kaj pinajn, betulajn kaj piceajn arbaron. Multaj lagoj en Laga Finnlando havas nomon, kiu finiĝas je -vesi. Tiu vorto signifas akvon. La lagoj ne estas profundaj. Relative plej profunda loko estas en Päijänne.

Multaj lagoj estis grave poluitaj baldaŭ post la Dua Mondmilito kiam kloakaĵo estis verŝita en ilin, sed ili rapide puriĝis kiam granda nombro da akvopurigejoj estis ekfunkciigitaj. Nun denove akvo de multaj lagoj taŭgas tute kiel trinkakvo. Insuloj, kaboj, golfoj kaj markoloj estas vere multaj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]


panoramo kun lagaj insuloj en la lagaro de Saimaa
panoramo kun lagaj insuloj en la lagaro de Saimaa