Saltu al enhavo

Londona Okulo

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
panorama foto de supre
panorama foto de supre
Londona Okulo
Giganta rado
giganta rado, vidindaĵo [+]

LandoBritio
SituoLondono
- koordinatoj51° 30′ 12″ N, 0° 7′ 11″ U (mapo)51.503333333333-0.11972222222221Koordinatoj: 51° 30′ 12″ N, 0° 7′ 11″ U (mapo)

ArkitektoJulia Barfield

Estiĝo1999
Konsekro31-a de decembro 1999

Londona Okulo (Centra Londono)
Londona Okulo (Centra Londono)
DEC

Map
Londona Okulo

Vikimedia Komunejo:  London Eye [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
v • d • r

La Londona Okulo (angle London Eye) estis kun alto de 135 m, la plej granda giganta rado de la mondo, ĝis apero de la "Singapore Flyer", kiu altas 25 m pli. La Londona Okulo staras en Londono ĉe la suda bordo de Tamizo, sed do en la centro. Ĝi estis planita de arkitektoj David Marks kaj Julia Barfield kunlabore kun British Airways, kaj malfermita por la publiko nur - pro teknikaj problemoj - en marto 2000. La konstruaĵo kostis 45 milionojn da britaj pundoj.

La Londona Okulo havas 32 modernajn kapsulojn, en kiuj estas loko por ĝis 25 personoj. La rado turniĝas kun rapideco de 0,26 m/s kaj bezonas por tio (por unu rondo) 30 minutojn. Se la cirkonstancoj estas optimumaj, oni povas vidi de la giganta rado ĝis malproksimo de 40 km, kaj tiel eblas ĝui belegan bildon pri la londonaj vidindaĵoj. Dum ĝia tuta funkciado - de mateno ĝis vespero - la rado turniĝas senhalte, ĉar la vizitantoj havas sufiĉan tempon por el- kaj en-kapsuliĝi pro la malalta rapideco.

La Londona Okulo estas la plej vizitita atrakcio de Londono kaj gastigas ĉiutage ĉ. 15.000 vizitantojn. Ĝi ebligas - pro la preskaŭ tute vitra kapsulo - vastan panoramon pri Londono, kaj oni eĉ povas vidi la Kastelon Windsor.

La enirprezo estas 12,5 britaj pundoj; okaze de reta aĉeto ĝi kostas je 10 % malpli.

La turnakson kaj la apogilojn de la giganta rado liveris la maŝinkonstrua firmao Škoda.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]