Luhanka
Aspekto
Pending
| Luhanka | |
|---|---|
| Blazono | Situo |
![]() | |
| komunumo | |
| www.luhanka.fi | |
| Gubernio | Okcidenta Finnlando |
| Provinco | |
| Fondita | 1864 |
| Areo | 313,34 km² |
| Loĝantaro | 881 |
| Finnlingvaj | 99,7% |
| Svedlingvaj | 0,1% |
Luhanka estas komunumo en la provinco Meza Finnlando de Finnlando. Ĝis la jaro 2009 ĝi ankaŭ apartenis al la tiutempa gubernio Okcidenta Finnlando. La areo de Luhanka estas 313,34 km², el kiu 98,31 km² estas akvo. La komunumo havas ĉ. 900 loĝantojn. Luhanka situas sur la orienta bordo de lago Päijänne. Luhanka fariĝis sendependa komunumo en 1864. En la blazono de Luhanka aperas melo. El la komunumoj de Finnlando ekster Alando Luhanka estis ĝis 2024 la plej eta pri sia loĝantaro (nuntempe tio estas Lestijärvi) kaj estas plu la nura, kiu havas neniun setlejon (taajama/tätort) laŭ la normala nordlanda difino.

