Mexicali

| Mexicali | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| loĝlokoj de Meksiko limurbo urbego | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 21000–21399 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 854 186 (2020) [+] | ||||
| Loĝdenso | 7 493 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 32° 38′ N, 115° 29′ U (mapo)32.636-115.4759Koordinatoj: 32° 38′ N, 115° 29′ U (mapo) [+] | ||||
| Alto | 8 m [+] | ||||
| Areo | 114 km² (11 400 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Mexicali estas metropolo en Meksiko, universitata urbo kaj limpasejo, kie estas ĉefurbo de subŝtato Baja California kaj de Mexicali (komunumo).
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Loĝantaro: 689 775 (en 2010)
- Supermara alteco: 8–15 m
- Areo: km²
- Telefonkodo: +52 686
- Poŝtkodo: 21000
- Horzono: UTC -8 (somere UTC -7)
- 32° 40′ 00″ N 115° 28′ 00″ U / 32.66667 °N, 115.46667 °U (mapo)
Geografio
[redakti | redakti fonton]Mexicali situas apud la landlimo kun Usono en la norda parto de Meksiko. Tijuana troviĝas je 163, Los-Anĝeleso je 368, Meksikurbo je 2661 km-oj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Indianoj vivis tie ĝis alveno de hispanoj. La teritorio apenaŭ estis loĝata pro la dezerto. Por ŝpari tempon, oni konstruis fervojon trairantan. En la 1880-aj jaroj oni tie fiksis la novan landlimon, poste en 1900 usonanoj ricevis permeson konstrui kanalon. La konstruado tiris multe da homoj (tiam alvenis ankaŭ ĉinoj). Mexicali oficiale fondiĝis en 1903. La loknomo enhavas mallongigojn de México "Meksiko" kaj California "Kalifornio". La kanalo ebligis produkti tritikon, kotonon kaj legomojn. Inter la mondmilitoj la kontrabandado, precipe de alkoholaĵoj, estis grava negoco. En 2010 tertremo okazis.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Dekomence Mexicali estas grava centro por kotona produktado, sed ankaŭ aliaj branĉoj de agrikulturo restis gravaj. Ekde 2004 siliciovalo fondiĝis, kiu estas produktado laŭ la plej moderna teknologio. Ankaŭ turismo gravas.
Klimato
[redakti | redakti fonton]En Mexicali dezerta klimato regas. Jare pluvas nur po 75 mm. La temperaturo estas somere 42 °C (foje pli), en januaro preskaŭ frostopunkto. Dum la historio nur unuafoje neĝis.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- 12 teatroj
- Kulturdomo
- Katedralo omaĝe al Dipatrino
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Mexicali havas internacian flughavenon kaj fervojon.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]
Adelaide, Aŭstralio
San Luis Río Colorado, Meksiko
Ensenada, Meksiko
Navojoa, Meksiko
Nankino, Ĉinio
Gumi, Suda Koreio
Calexico, Usono
El Centro, Usono
Indio (Kalifornio), Usono
San Bernardino (Kalifornio), Usono





