Saltu al enhavo

Momotedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Momotedoj
Trinidada momoto, Momotus bahamensis
Trinidada momoto, Momotus bahamensis
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Momotedoj Momotidae
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

Momotedoj (Momotidae) aŭ momotoj estas birdoj el la ordo de koracioformaj, kiuj manĝas insektojn kaj havas okulfrape koloran plumaron, nome familio de birdoj, kiu inkludas ankaŭ alcionojn, abelmanĝulojn kaj koraciojn. Ĉiuj nunaj taksonoj de momotoj estas limigitaj al arbaroj aŭ ĝangaloj de Neotropikoj, kaj la plej granda specidiverseco estas en Mezameriko. Ili havas kolorplenajn plumarojn kaj relative fortikan bekon. Ĉiuj escepte la Nana momoto (Hylomanes momotula) havas relative longajn vostojn kiuj en kelkaj specioj havas distingajn rakedecajn pintojn.

Broad-billed Motmot 2.jpg
Larĝbeka momoto
Momotidae dist.png
Teritorio de Momotedoj

Momotoj manĝas malgrandajn predojn kiel insektojn kaj lacertojn, kaj ankaŭ prenas fruktojn. En Nikaragvo kaj Kostariko, oni observis momotojn manĝantajn venenajn sagetranojn.[1]

Kiel plej multaj Koracioformaj birdoj, momotoj nestas en tuneloj en nestobordoj, demetante ĉirkaŭ kvar blankajn ovojn. Kelkaj specioj formas grandajn koloniojn de ĝis 40 parigitaj individuoj. Eloviĝo okazas post ĉirkaŭ 20 tagoj, kaj la idoj forlasas la neston post pliaj 30 tagoj. Ambaŭ gepatroj zorgas pri la idoj.[2]

Momotoj ofte movas siajn vostojn tien kaj reen en sku-montrado kiu kutime altiras atenton al alie kaŝita birdo. Esploroj indikas, ke momotoj faras la sku-montradon kiam ili detektas predantojn (bazite sur studoj pri turkisbrovaj momotoj) kaj ke la montrado verŝajne komunikas, ke la momoto konscias pri la predanto kaj pretas eskapi.[3] Ĉi tiu formo de interspecia persekut-malinstiga signalo provizas avantaĝon al kaj la momoto kaj la predanto: la montrado malhelpas la momoton malŝpari tempon kaj energion fuĝante, kaj la predanto evitas multekostan persekutadon kiu verŝajne ne rezultigos kapton.

La plej granda koncentriĝo de momotoj troviĝas en Honduro kaj Gvatemalo, kun entute 7 subspecioj. Ĝi estas ankaŭ la nacia birdo de Nikaragvo kaj Salvadoro.

Ekzistas ankaŭ indicoj, ke la vosto de masklo, kiu estas iomete pli granda ol la vosto de ino, funkcias kiel seksa signalo en la Turkisbrova momoto.

Ĉe pluraj specioj de momoto, la pikiloj proksime al la finoj de la du plej longaj (centraj) vostoplumoj estas malfortaj kaj defalas pro abrazio kun subtavoloj, aŭ defalas dum purigado, lasante pecon de nuda ŝafto, tiel kreante la rakedformon de la vosto.[2] Tamen, oni erare kredis en la pasinteco, ke la momoto formis sian voston per plukado de parto de la plumreto por forlasi la rakedformon. Ĉi tio baziĝis sur malprecizaj raportoj faritaj de Charles William Beebe.[4] Poste estis montrite, ke ĉi tiuj pikiloj estas malforte alkroĉitaj kaj defalas pro abrazio kun substratoj kaj dum rutina purigado. Tamen, ekzistas ankaŭ pluraj specioj, kie la vosto estas "normala", nome la nana momoto, la blugorĝa momoto, la rufĉapa momoto, kaj la amazoniaj populacioj de la ruĝbrunaj kaj larĝbekaj momotoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Master, Terry L. (1999). "Predation by Rufous Motmot on Black-and-Green Poison Dart Frog" (PDF). Wilson Bull. 111 (3): 439–440.
  2. 1 2 Forshaw, Joseph. (1991) Forshaw, Joseph: Encyclopaedia of Animals: Birds. London: Merehurst Press, p. 143–144. ISBN 978-1-85391-186-6.
  3. ↑ Murphy, Troy G. (2006). [doi.org/10.1093%2Fbeheco%2Farj064 "Predator-elicited visual signal: why the turquoise-browed motmot wag-displays its racketed tail".] Behavioral Ecology. 17 (4): 547–553. doi:10.1093/beheco/arj064.
  4. ↑ Beebe, W. (1910). "Racket formation in the tail-feathers of the motmots". Zoologica. 1 (5): 140–149.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]