Saltu al enhavo

Ramfastoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ramfastoj
Blankgorĝa tukano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Ramphastos
Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

Ramfastoj estas birdoj de la genro Ramphastos, tio estas genro de tukanoj, tropikaj kaj subtropikaj preskaŭ paserinaj birdoj el Centr- kaj Sudameriko, kiuj estas tre brilkoloraj kaj havas enormajn, ofte kolorplenajn, bekojn.

Tokoa tukano

Tiu ĉi genro enhavas la plej grandajn tukanojn. Ĉiuj specioj estas baze fruktomanĝantoj, sed ili manĝas ankaŭ insektojn kaj aliajn etajn predojn. Ili estas arboremaj kaj nestumas en arbotruoj, kie la ino demetas el 2 al 4 blankajn ovojn. Ili estas loĝantaj reproduktuloj kaj ne migras.

Oni supozas, ke la iskonocera aŭ porbirda laŭso Austrophilopterus cancellosus parazitas ĉiun specion de Ramphastos. Ties ekzisto estis konfirmita en ĉiu specio escepte ĉe la Citrongorĝa tukano, Ramphastos (vitellinus) citreolaemus.[1]

La genro enhavas jenajn sep speciojn:[2]

BildoOrdinara nomoScienca nomoDistribuado
Tokoa tukanoRamphastos toco
Nigrabeka tukanoRamphastos ambiguus
Blankgorĝa tukanoRamphastos tucanus
Sulfurbrusta tukanoRamphastos sulfuratus
Ĉokoa tukanoRamphastos brevis
Bluokula tukanoRamphastos vitellinus-
Dukolora tukanoRamphastos dicolorus

Iamaj specioj

[redakti | redakti fonton]

Iuj aŭtoritatoj, ĉu nuntempe ĉu antaŭe, agnoskas pliajn speciojn aŭ subspeciojn kiel speciojn apartenantajn al la genro Ramphastos, kiel ekzemple jenajn:

Iama specilisto

[redakti | redakti fonton]

Diverseco de tukanbekoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ (Price & Weckstein 2005)
  2. 1 2 AviList Core Team (2025) AviList: The Global Avian Checklist, v2025. Alirita 10a de Aprilo 2026 .
  3. ↑ Pteroglossus viridis – Avibase. Alirita 2016-12-26 .
  4. ↑ Pteroglossus azara – Avibase. Alirita 2016-12-26 .
  5. ↑ Pteroglossus aracari – Avibase. Alirita 2016-12-26 .
  6. ↑ Pteroglossus aracari atricollis – Avibase. Alirita 2016-12-26 .
  7. ↑ Pteroglossus torquatus – Avibase. Alirita 2016-12-26 .
  8. ↑ Pteroglossus bailloni – Avibase. Alirita 2016-12-27 .
  • Price, Roger D. & Weckstein, Jason D. (2005): The genus Austrophilopterus Ewing (Phthiraptera: Philopteridae) from toucans, toucanets, and araçaris (Piciformes: Ramphastidae). Zootaxa 918: 1-18. PDF plena teksto

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]