Saltu al enhavo

Roel Haveman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Roel Haveman
Persona informo
Naskiĝo 10-an de majo 1963 (1963-05-10) (63-jaraĝa)
Lingvoj nederlanda • angla • Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
tradukisto Redakti la valoron en Wikidata
v • d • r

Roel HAVEMAN - prononco [RUːL HAːveman], naskiĝis la 10-an de majo 1963 je plena nomo Roelof Gerhard Haveman, do nun 63-jaraĝa) estas nederlanda esperantisto. Li estis la prezidanto de la Nederlanda Esperanto-Junularo de 1988 ĝis 1991 - do en la tempo, kiam NEJ invitis la IJK-n de 1989 al Nederlando. Kompreneble, li jam antaŭ tiuj jaroj kunlaboris en la estraro, kaj krome interalie poezie tradukis iujn kantojn originale kantataj de la nederlanda muzika grupo Akordo - ekzemple la ĉeĥdevenan kristnaskan kanton Aŭdu! Aŭdu!. Li nun laboras por sia unupersona tradukfirmao "Tekstoj".