Steve Bannon
Stephen Kevin "Steve" BANNON (naskita la 27-an de novembro 1953 en Norfolk, Virginio) estas usona ĵurnalisto, filmproduktanto kaj politika konsultisto. Li estris la retejon Breitbart News Network, kiu estas klasifikita kiel dekstrema populisma ĝis ekstremdekstra, de 2012 ĝis aŭgusto 2016 kaj de aŭgusto 2017 ĝis frua 2018. En aŭgusto 2016, li fariĝis konsilisto de la tiama prezidenta kandidato Donald Trump. De lia inaŭguro la 20-an de januaro 2017 ĝis la 18-an de aŭgusto 2017, li estis la ĉefa strategiisto en la Blanka Domo (nove kreita posteno) [1][2] kaj, senprecedence por politikulo, kiel membro de la Nacia Sekureca Konsilio de Usono, kie li servis dum kelkaj monatoj ĝis aprilo 2017.[3]
Antaŭe, ekde aŭgusto 2016, li estis la ĉefoficisto de la prezidenta kampanjo de Trump. [4] La 18-an de aŭgusto 2017, li estis forigita de sia posteno kiel strategia konsilisto kaj revenis al sia posteno kiel prezidanto de la retejo Breitbart News, [5] de kiu li estis forigita en januaro 2018 post la publikigo de la libro " Fajro kaj Kolerego ", kiu kaŭzis malkonsenton kun Trump kaj lia administrado.[6][7]
Kiel ĉefa strategiisto, Bannon instigis Trump al kontraŭsistema platformo [8][9][10] kaj interbatalis ofte kun aliaj Respublikanoj. [11][12]
En aŭgusto 2020, Bannon estis arestita pro suspekto pri monlavado kaj fraŭdo de donacantoj je milionoj da dolaroj el financoj destinitaj por la landlima muro de Trump laŭlonge de la landlimo kun Meksiko. [13] sed ne estis juĝita pro forpardono de Trump. [14][15][16] En julio 2022, Bannon estis kondamnita de ĵurio pro malestimo de la Kongreso post rifuzado de alvoko kaj rifuzado provizi dokumentojn al speciala komitato de la Ĉambro de Reprezentantoj esploranta la atakon kontraŭ la Kapitolo la 6-an de januaro, kaj estis kondamnita al 4 monatoj en malliberejo. [17][18][19] En septembro 2022, Bannon estis akuzita de subŝtata tribunalo de Novjorkio pri defraŭdo kaj monlavado rilate al la monlavado kaj fraŭdado de donacantoj je milionoj da dolaroj el financoj destinitaj por la landlima muro de Trump..[20][21]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Caldwell, Christopher, "What Does Steve Bannon Want?", February 26, 2017, paĝo SR1.
- ↑ Dawsey, Josh, "Bannon out as White House chief strategist", August 18, 2017.
- ↑ Dawsey, Josh, "Trump slams Bannon: 'When he was fired, he not only lost his job, he lost his mind'", January 3, 2018.
- ↑ "Trump picks Priebus as White House chief of staff, Bannon as top adviser", CNN, November 14, 2016.
- ↑ "Megadonor urged Bannon not to resign Bannon had only attended one NSC meeting", April 5, 2017.
- ↑ "Trump Breaks With Bannon, Saying He Has 'Lost His Mind'", January 3, 2018.
- ↑ Relman, Eliza, "Steve Bannon says Ivanka Trump is 'dumb as a brick'", January 4, 2018. (angle)
- ↑ "Alabama was supposed to turn Steve Bannon and Breitbart into kingmakers. Now what?", December 13, 2017.
- ↑ Prokop, Andrew, "Steve Bannon's Republican critics are gleefully dunking on him for Roy Moore's shocking loss", December 12, 2017.
- ↑ Nguyen, Tina. "'He Reaped What He Sowed': Trump Excommunicates Bannon and the Base Follows Suit". The Hive. Vanity Fair (in angla). Archived from the original on January 25, 2018. Retrieved January 4, 2018.
- ↑ Detrow, Scott, "The Rise And Fall Of Steve Bannon", NPR, January 7, 2018. (angle)
- ↑ . Bannon's Exit Leaves Trump Untethered (angle) (August 18, 2017). Alirita June 27, 2025 . “Bannon clashed fiercely with the establishment wing under Priebus, but also with Jared Kushner, the president’s son-in-law and a senior adviser.”.
- ↑ Jacobs, Shayna, "Steve Bannon's trial set for May in border wall conspiracy case", August 31, 2020.
- ↑ Fresh off prison release, former Trump adviser Bannon returns to court (November 12, 2024). Alirita November 15, 2024 .
- ↑ Ballhaus, Rebecca; Tau, Byron. "Trump Pardons Former Chief Strategist Steve Bannon", January 20, 2021. (en-US)
- ↑ "Trump pardons ex-strategist Steve Bannon, dozens of others", Associated Press, April 20, 2021. (angle)
- ↑ "Bannon Sentenced to 4 Months in Prison for Contempt of Congress", October 21, 2022.
- ↑ "'The appeal in this case is bulletproof,' Bannon's attorney says after sentence", CNN, October 21, 2022.
- ↑ "Steve Bannon found guilty in Jan. 6 contempt of Congress trial", NBC News, July 22, 2022.
- ↑ . Steve Bannon pleads guilty to defrauding donors over border wall construction (February 11, 2025). Alirita February 12, 2025 .
- ↑ . Steve Bannon pleads guilty in border wall case and avoids jail time. BBC (February 11, 2025). Alirita February 12, 2025 .

