Aŭstralia turstrigo
T. n. novaehollandiae | ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Tyto novaehollandiae (Stephens, 1826) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
subspecioj | ||||||||||||||
|
teksto | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Aŭstralia turstrigo (Tyto novaehollandiae) aŭ Aŭstralia maskostrigo estas strigo de la familio titonedoj. Ĉi tiu estas unu el la du grupoj de strigoj, dum la alia estas strigedoj. Ĝi estas mezgranda masko-strigo troviĝanta en la nedezertaj areoj de Aŭstralio kaj en Suda Nov-Gvineo.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]

Oni priskribis jenajn subspeciojn de Tyto novaehollandiae:
- T. n. calabyi I.J. Mason, 1983, (Suda Nov-Gvineo)
- T. n. castanops (Gould, 1837), Tasmania maskostrigo (Tasmanio kaj enkondukita en Insulo Lord Howe)
- T. n. galei Mathews, 1914, (Kabjorka Duoninsulo)
- T. n. kimberli (Mathews, 1912), Norda maskostrigo (norda kontinenta Aŭstralio)
- T. n. melvillensis Mathews, 1912, (insuloj Tiwi)
- T. n. novaehollandiae (Stephens, 1826), (suda kontinenta Aŭstralio)
- T. n. troughtoni N.W. Cayley, 1931, kaverna maskostrigo (Nularba Ebenaĵo, valideco dubinda)
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Brunaj plumoj ĉirkaŭas blankan, korforman maskon. Ilia dorsa plumaro estas bruna, krom helgrizaj makuloj sur la supra dorso. Ilia antaŭa parto estas blanka kun brunaj makuloj. Ilia okulkoloro varias de nigra ĝis malhelbruna. La specioj havas seksan dimorfismon, inoj estas pli malhele nuancaj kaj pli grandaj ol maskloj.

La pezo de masklaj maskostrigoj varias de 420 ĝis 800 g, dum inoj estas tipe multe pli grandaj, variante de 545 ĝis 1 260 g.[1][2] La longo varias inter 330 kaj 410 mm por maskloj kaj 390 ĝis 500 mm por inoj. La enverguro estas ĝis 1 280 mm por sudaj inaj maskostrigoj. Maskostrigoj sekvas la tipan modelon de birdoj el la tropikoj, estante multe pli malgrandaj ol birdoj el moderklimataj regionoj. En ĉi tiu kazo, la tasmaniaj maskostrigoj estas la plej grandaj el la tuta familio de turstrigoj. Inter la specioj en la familio, nur la pli granda fulgostrigo estas averaĝe pli peza ol la aŭstralia maskostrigo, sed la tasmania specio estas sufiĉe pli granda kaj eĉ pli peza ol la pli granda fulgostrigo.[2][3] La averaĝa pezo de la nomiga subspecio estis 476 g ĉe maskloj kaj 630 g ĉe inoj, dum en Tasmanio, la averaĝa pezo por maskloj estis 632 g kaj por inoj estis 845 g.[3]
Habitato
[redakti | redakti fonton]La aŭstralia maskostrigo loĝas en arbarkovritaj areoj, ofte kun arbusta subvegetaĵaro. En Aŭstralio ili malofte troviĝas pli ol 300 km enlanden. Ili ripozas kaj nestas en grandaj arbaj kavaĵoj proksime al manĝareoj. Ili estas noktemaj kaj ilia predo inkluzivas ronĝulojn, malgrandajn dasjuredojn, didelfojn, peramelojn, kuniklojn, vespertojn, birdojn, reptiliojn kaj insektojn. Manĝoserĉado estas farata ĉefe por surtera predo, tamen iom da predo estas prenita de la arboj aŭ dumfluge. La populacio de la aŭstralia maskostrigo sur la kontinento malpliiĝas kaj pluraj ŝtatoj havas ĉi tiun strigon en la listo de konservadaj specioj. Ili estas teritoriemaj kaj povas resti en la sama areo post kiam ili establis reproduktan teritorion. Kazesploro de 2020 farita per radiotelemetrio montris, ke la "hejma" teritorio de ĉi tiuj strigoj povus esti tiel granda kiel 19-23 km², sed ĉi tiuj datumoj restas ambiguaj pro la malgranda specimenaro.[4] La reprodukta populacio en la pluvarbaro Takayna de Tasmanio estas minacata de propono de la minentrepreno MMG, kies 68% estas posedata de la ĉina Minmetals-konglomeraĵo, por forĵeti acidajn mineralajn rubaĵojn inundante la arbaron per digo por teni ĝiajn minrestaĵojn.[5] Ekde februaro 2024, la plano atendas ministran aprobon de la aŭstralia Mediministro Tanya Plibersek.[5]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]Ili reproduktiĝas kiam la kondiĉoj estas favoraj, kio povas esti en ajna tempo de la jaro. La nesto estas kutime konstruita en kavaj arboj kun grundo, humo aŭ sablo. Kelkaj populacioj estas konataj pro uzado de kavernoj aŭ rokfendoj por nestado kaj ripozado.[6] La ino demetas du aŭ tri ovojn kaj kovas ilin dum la masklo ĉasas manĝaĵon. La idoj estas blankaj aŭ tute blankaj kiam ili unue evoluigas plumojn. Ili povas forlasi la neston je du ĝis tri monatoj de aĝo, sed revenas por esti nutrataj de la gepatroj dum alia monato antaŭ ol iri memstare.
Konservostatuso
[redakti | redakti fonton]La populacio de la aŭstralia maskostrigo sur la kontinento malkreskas kaj pluraj ŝtatoj metis ĉi tiun strigon sur la liston de specio-konserva statuso.
En Viktorio (Aŭstralio), la maskostrigo estas listigita minacata birdo,[7] kaj Agaddeklaro estis preparita laŭ la Flaŭro kaj Faŭno Garantia Leĝo de 1988 (Flora and Fauna Guarantee Act). En Novsudkimrio, la maskostrigo estas klasifikita kiel Vundebla specio laŭ la Biodiverseca Konservada Leĝo (Biodiversity Conservation Act de 2016).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Higgins, P.J. (eld) 1999. Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 4: Parrots to Dollarbird. Oxford University Press, Melbourne. (ISBN 0-19-553071-3)
- 1 2 Bruce, M.D. kaj J. S. Marks (2020). Australian Masked-Owl (Tyto novaehollandiae), versio 1.0. En Birds of the World (S. M. Billerman, B. K. Keeney, P. G. Rodewald, kaj T. S. Schulenberg, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA.
- 1 2 (2008) CRC Handbook of Avian Body Masses, 2‑a eldono, CRC Press. ISBN 978-1-4200-6444-5.
- ↑ (2020) “Home-Range, Habitat Use and Diet of the Tasmanian Masked Owl Tyto Novaehollandiae Castanops”, Australian Field Ornithology 37, p. 132–140. doi:10.20938/afo37132140.
- 1 2 Geraldine Brooks,'Plibersek can save this wonderland,' The Age, 16a de Februaro 2024 p. 23.
- ↑ Mooney, N. (1993) Diet of the Masked Owl in Tasmania: past and present. En 'Australian Raptor Studies'.
- ↑ DELWP (2013), Advisory List of Threatened Vertebrate Fauna in Victoria: 2013, Department of Environment, Land, Water and Planning, archived from the original on 2021-08-15, https://web.archive.org/web/20210815213517/https://www.environment.vic.gov.au/__data/assets/pdf_file/0014/50450/Advisory-List-of-Threatened-Vertebrate-Fauna_FINAL-2013.pdf, retrieved 2025-11-05
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Bruce, M. D. (1999). "Family Tytonidae (Barn-owls)". En del Hoyo, J.; Elliott, A.; Sargatal, J. (eld.). Handbook of Birds of the World, Volume 5: Barn-owls to Hummingbirds. Lynx Edicions. ISBN 84-87334-25-3.
- Shawyer, Colin (1994). The Barn Owl. Hamlyn. ISBN 0-600-57949-2.
- Svensson, Lars; Zetterström, Dan; Mullarney, Killian; Grant, Peter, J. (1999). Collins Bird Guide. Harper & Collins. ISBN 0-00-219728-6.
- Taylor, Iain (2004). Barn Owls: Predator-prey Relationships and Conservation. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-54587-7.
- Wildlife-australia.com
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||


