Carry-le-Rouet
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Carry-le-Rouet (stacidomo). |
| Carry-le-Rouet | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| komunumo | |||||
|
| |||||
| komunumo en Francio | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| Regiono | Provenco-Alpoj-Bordo Lazura | ||||
| Departemento | |||||
| |||||
| INSEE kodo | 13021 [+] | ||||
| Poŝtkodo | 13620 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 5 702 (2023) [+] | ||||
| Loĝdenso | 565 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 43° 20′ N, 5° 9′ O (mapo)43.3319444444445.1519444444444Koordinatoj: 43° 20′ N, 5° 9′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 4 m [+] | ||||
| Areo | 10,1 km² (1 010 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Carry-le-Rouet (jen france, okcitane Carri lo Roet) estas franca ĉemara feriejo de Marsejlo (Marseille), ĉe la Côte Bleue (Blua Marbordo). Ĝi situas en la departemento Bouches-du-Rhône (franca elparolo: [buʃ dy ʁon], "Riverbuŝoj de Rodano", okcitane Bocas de Ròse), en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura (france Provence-Alpes-Côte d'Azur, prononcata pʁɔ.vɑ̃s alp kot da.zyʁ, okcitane Provença-Aups-Còsta d'Azur). Fine de 2023 en la komunumo vivis 5 702 loĝantoj. Ĝi estas parto de la metropolo Aix-Marseille-Provence.Ŝablono:Convert/km
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato estas mediteranea tipo kun mildaj vintroj kaj varmaj kaj sekaj someroj. Ĝin karakterizas ia sekeco kun nur 517.7 mm da jara precipitaĵo. Ĝin ankaŭ influas la vento, kiu regule blovas el la nordokcidento. Kiel en aliaj urboj de la regiono, la domina vegetaĵaro konsistas el veprejo kaj pinarbaro.
Responde al la kreskanta ofteco de someraj ondoj de varmego kaj sekeco en la regiono, la municipo ĝustigas siajn publikajn investojn: Ĉirkaŭ 5% de la urba buĝeto estas specife dediĉita al la adaptiĝo al la klimata ŝanĝo kaj uzata por iniciatoj kiel instalado de ombraj strukturoj, verdigado de publikaj spacoj (ekzemple, la modernigita promenejo Rouet, kiu nun havas novajn ombritajn areojn), kaj efektivigo de klimat-adaptiĝaj renovigoj por lokaj lernejoj.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]La eŭropa kongreso de Esperanto 2027 okazos en Carry-le-Rouet de la 24-a ĝis la 17-a de majo 2027.
Ĉar la kongresa temo estas "Esperanto kaj daŭripova turismo" kongresanoj povas veni trajne ĝis la trajnstacio SNCF troviĝante je Avenue Pierre Sémard 31, 13620 Carry-le-Rouet. Por transporteblecoj al la kongresejo konsulteblas informoj en la kongresa retejo aŭ en tiu ĉi paĝo sub Transporto.
Ekologio
[redakti | redakti fonton]La iniciato "Carry in Transition" celas disvolvi loke la vizion de dezirinda kaj alirebla estonteco, kiu estas la esprimo de civitanoj, kaj kiu antaŭvidas la necesan transiron al pli simpla, malaltenergia, relokigita vivmaniero riĉa je pli fortaj ligoj inter homoj, eliri la dependecon de fosiliaj brulaĵoj, konservi la klimaton kaj la biologian diversecon[1].
Transporto
[redakti | redakti fonton]Konsiderante, ke transporto konsistigas grandan parton de la CO₂-emisioj en la metropola areo de Marseille, projektoj kiel "La Côte Bleue à Vélo" (biciklado laŭ la Blua Marbordo) kaj la evoluigo de alternativoj al la privata aŭto, inkluzive de kunveturado kaj parkumejoj ligitaj al la regiona fervoja reto (TER) estas aktive antaŭenigataj por senkarbonigi la regionon[2].
Trajnoj
[redakti | redakti fonton]Marseille troviĝas trajne je 30-40 minutoj kaj estas 15 rektaj trajnlinioj de kaj al la sacidomo Marseille Saint-Charles kiu estas la ideala elekto, ĉu pro sia tuja proksimeco al la historia urbocentro de Marseille, ĉu pro viaj konektoj al kaj el Parizo. Merkrede la 19-an de majo, kongresaj partoprenantoj povas ankaŭ aliĝi al ekskurso (per buso) al Marsejlo, inkluzivante la eblon forlasi la buson en Marsejlo por reiri hejmen.
Biciklado
[redakti | redakti fonton]La regiono havas ĉiujn elementojn por igi bicikladon vera alternativo por ĉiutaga vojaĝado.
Côte Bleue (Blua Marbordo, situanta inter Martigues kaj Marseille en la Bouches-du-Rhône) estas planita bicikla itinerio. El Matigua loka bicikla klubo organizas 3-horan biciklan ekskurson laŭlonge de la marbordo kun mirindaj elvidoj kaj alirebla por ĉiujnivelaj biciklantoj[3][4][5].
La teritoria projekto La Côte Bleue à Vélo kunigas la municipojn de Carry-le-Rouet, Sausset-les-Pins, Ensuès-la-Redonne kaj Le Rove, kun laboroj survoje por strukturi la instalaĵojn (majstra plano, parkado kaj vojindikiloj per la programo AVELO3). En 2026 ne estis biciklostratoj en la areo, sed en la venontaj jaroj, danke al la laboro efektivigita en la kadro de la Majstra Plano por Bicikla Disvolviĝo de la Blua Marboro (Côte Bleue), oni celas evoluigi biciklan reton de 60 km antaŭ 2035 kaj plu, t.e. ĉirkaŭ 5-oble pli ol la nuna reto (nur 11,5 km), precipe ĉirkaŭ Sausset-les-Pins[6].
Ekzistas priskribo de cirkloitinerio por biciklemuloj kiuj ŝatas fari biciklan ekskuron de ĉ. 50km (4 horoj) de Carry-le-Rouet al la Blau Marbordo[7].
Loĝado
[redakti | redakti fonton]
Elektro estis la ĉefa speco de hejtado (en 2 037 loĝejoj). 2 189 ĉefaj loĝejoj havis propran parkejon: 1 274 loĝejoj havis unu aŭton kaj 1 363 havis du aŭ pli[8]. Marbordaj zonoj kun alta valoro de nemoveblaĵoj havas pli altan riskojn je kolapso kaj retiriĝo de la marbordo. Malpermesi novajn, ne malmunteblajn konstruaĵojn en minacataj zonoj fariĝis kritika afero por publika administrado[9].
Gastronomio
[redakti | redakti fonton]Fine, je gastronomia nivelo, festo de la orsinada estis fondita en 1956, kiu ankoraŭ ekzistas hodiaŭ.
Konataj personecoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (france)
- Bazaj turismaj informoj (france kaj angle)
- Biciklado kaj Blua Marbordo (france)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (fr) Transition écologique et citoyenne (Ekologia kaj civitana transiro)
- ↑ (fr) Découvrez les projets et réalisations menés par la commune de Carry-le-Rouet ! (Malkovru la projektojn kaj atingojn realigitajn de la municipo Carry-le-Rouet)
- ↑ Prezo en 2026 ; 30 euro sen luado de la biciklo. Ne forgesu kunpreni akvon, uzi sunprotektilon kaj kontrolu la bremsojn antaŭ ol foriri.
- ↑ (fr) Découverte de la Côte Bleue à vélo (Perbiicikla malkovro de la Blua Marbordo)
- ↑ (fr) Biciklado kaj Blua Marbordo
- ↑ (fr) Bicikla infrastrukturo ĉe la Côte Bleue: nuna situacio kaj estontaj perspektivoj.
- ↑ (fr) Tour de la Côte Bleue
- ↑ (fr) "Loĝado en 2023" Censo (INSEE) .
- ↑ (fr) Nicolas PUIG, "Le littoral s'érode, c'est inéluctable !" : à Carry, le recul du trait de côte inquiète les propriétaires, La Provenc, la 25-an de septembro 2024.





