Saltu al enhavo

Genio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne konfuzu inter genia (ĝenia)[1] kaj inĝenia[2] (ingenia estas erara!)


Genio
approbative (en) Traduki
personeca trajto Redakti la valoron en Wikidata
persono
Ideologio
v • d • r
Germana fizikisto Albert Einstein ofte estas citita kiel unu el la plej grandaj genioj en la historio

Genio estas la plej alta grado de la homaj kapabloj, superega inteligentulo.

La vorto devenas tra la franca génie, el la latina genius (komence: "la kreanto"), de la greka γίγνομαι ("iĝi", poste en romia religio persona protektanta dio, talanto kaj talento). Oni uzas ĝin por personoj kun eksterordinara krea spirita potenco (ekzemple genia sciencisto, genia artisto) aŭ persono kun eksterordinaraj kapabloj pri aliaj fakoj (genia sportisto).

Laŭ romia mitologio, genio estas diaĵo, kiu zorgas pri la destino, bona aŭ malbona, de ĉiu homo

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Difinoj de PIV: "geni1o 1 ☉ Diaĵo, kiu zorgas pri la destino, bona aŭ malbona, de ĉiu homo: la Romanoj oferis al sia genio; (f) Francisko, estu mia genio protektanta kontraŭ tiu ĉi fremdulo! Z; Clemency, kiu estis lia bona genio Z; esti la malbona, la damnanta genio de iu. ☞ anĝelo, feo, ĝenio. 2 Instinkta, eksterordinara kapablo originale imagi, inventi aŭ krei en la artoj, la sciencoj aŭ la praktiko: por krei E-on estis necesa la genio de Z.; la genio ĉie sukcesas Z; se lia genio ne superas en tio ĉi mian Z; la martiroj de la genio Z. Rim. La genio kreas novajn tipojn, metodojn, atmosferon, dum la talento agas laŭ la jam ekzistantaj; talenton oni evoluigas per ekzerciĝo, genio aspektas kiel pura naturdoto."
  2. ↑ inĝeni/a 1 Menslerta, sagace k fekunde eltrovema. 2 Karakterizata de tia eco: inĝenia solvo de arkitektura problemo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]