Saltu al enhavo

Meschede

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meschede
Blazono
Meschede (Germanio)
Meschede (Germanio)
DEC

Map

Flago
mezgranda distrikta urbo • ĉefurbo de distrikto en Germanio • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro distriktaro Arnsberg
Distrikto distrikto Hochsauerland
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 0291
Poŝtkodo 59872
Aŭtomobila kodo HSK
Oficiala Municipokodo 05958032
Subdivido 17 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Urbestro 1999-2015 Uli Hess (CDU), ekde tiam Christoph Weber (CDU)
Adreso de la administrejo Franz-Stahlmecke-Platz 2
59870 Meschede
Demografio
Loĝantaro 29615 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 21′ N, 8° 17′ O (mapo)51.3502777777788.2836111111111Koordinatoj: 51° 21′ N, 8° 17′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 260 m
Areo 218,5 km²
Oficiala retejo https://www.meschede.de/
v • d • r

Meschede [MEŝede] estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Hochsauerland kaj en la distriktaro Arnsberg de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Fine de decembro 2024 la urbo havis 29 615 loĝantojn sur areo de 218,5 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 135 loĝantoj/km².

Meschede estas parto de la regiona pejzaĝo kaj mezalta montaro Sauerland [prononco "Saŭalant"], al kio aludas la distrikta nomo.

Ĉirkaŭaĵo

[redakti | redakti fonton]

La teritorio havas komunan limon al la najbaraj komunumoj Warstein (en la distrikto Soest) norde, Bestwig oriente, Schmallenberg sude, Eslohe sudokcidente, Sundern okcidente kaj Arnsberg nordokcidente, kiuj ĉiuj situas en la distrikto Hochsauerland. La plej proksimaj pli grandaj urboj kun pli ol 100 000 loĝantoj estas Paderborn (60 km) nordoriente, Kassel (120 km) oriente, Siegen (75 km) sude, Hagen (85 km) okcidente, Dortmund (75 km) kaj Hamm (60 km) nordokcidente, kaj Gütersloh (75 km) kaj Bielefeld (100 km) norde.

la "pulvora turo" en Meschede
motivo "ŝtormo sur maro" sur la historia libro Hitda-Codex, verkita por la monaĥejo Meschede inter la jaroj 1000 kaj 1030

Esperanto en la urbo

[redakti | redakti fonton]

La urbo havas Esperanto-klubon, en kiu interalie aktivas la familio Schönberner, kies patro Bernd organizis multajn kursojn kaj filo Till plurajn Internaciajn Seminariojn de Germana Esperanto-Junularo. Inter la 27-a de decembro 2007 kaj la 6-a de januaro 2008 en la urboparto Föckinghausen okazis la 6-a Novjara Renkontiĝo de eŭropaj esperantistoj.

Partnera komunumo

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


panoramo de la urbo
La urbokerno el birda perspektivo
Akvobaraĵo Hennesee