Mike Harris
| Mike Harris | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Mike Harris | |||||
| Naskiĝo | 23-an de januaro 1945 (81-jaraĝa) en Toronto | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Ŝtataneco | Kanado | ||||
| Alma mater | Universitato Laurentiana | ||||
| Partio | Progressive Conservative Party of Ontario (en) | ||||
| Familio | |||||
| Infanoj | Mike Harris Jr. (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto • inĝeniero | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Michael Deane “Mike” HARRIS (naskita la 23-an de januaro 1945 en Toronto, Ontario) estas kanada politikisto, kiu estis estro de la Progresema Konservativa Partio de Ontario inter 1990 ĝis 2002 kaj Ĉefministro de Ontario de 1995 ĝis 2002.
Li estas konata pro siaj politikoj de fiskaj ŝparreformoj, konataj kiel la Revolucio de Ordinara Racio, t.e. neoliberalaj reformoj, kiu konsistis el budĝetreduktoj por sociaj programoj kaj impostreduktoj. En 2002, li demisiis pro personaj kialoj, verŝajne ankaŭ pro drasta malkresko de populareco. Lin sukcedis Ernie Eves.[1]
Fono
[redakti | redakti fonton]Antaŭ 1995, la Nov-Demokrata Partio, kiu unuafoje ekregis en Ontario, kaj ĝia ĉefministro, Bob Rae, perdis popularecon ĉe balotantoj pro la malekvilibra ekonomio de la provinco kaj ĝia rekorda buĝeta deficito eĉ kontraŭ la fono de nacinivela recesio en Kanado, same kiel la fiasko de la politiko de "socia kontrakto", rezulte de kio Rae perdis la subtenon eĉ de la laboristoj, kiuj tradicie subtenis lin. La Liberaluloj, gvidataj de Lyn MacLeod, gvidis en antaŭelektaj balotenketoj, sed pro serio da polemikaj agoj, kie la pozicio de la Liberaluloj ofte ŝanĝiĝis al la malo, ili komencis perdi subtenon. Harris venkis en la televidigitaj debatoj, kaj lia programo "komunsenca revolucio" akiris larĝan rekonon. En la elekto de 1995, la Konservativuloj venkis, formante plimultan registaron, kaj la Konservativuloj gajnis pli ol duonon de siaj sidlokoj en la antaŭurba zono ĉirkaŭ Toronto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Milstead, David, "Opinion: Golden years, golden boards: Mike Harris's post-politics career", The Globe and Mail, 2021-01-20. (en-CA)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Michael D. Harris fonds, Arkivo de Ontario
- Ontario Progressive Conservative Party
- Mike Harris Biografio – Radio-Canada (en la franca)
- Mike Harris dosiero – Radio-Canada (en la franca)
| Ĉefministroj de Ontario | |
|---|---|
| Macdonald | Blake | Mowat | Hardy | Ross | Whitney | Hearst | Drury | Ferguson | Henry | Hepburn | Conant | Nixon | Drew | Kennedy | Frost | Robarts | Davis | Miller | Peterson | Rae | Harris | Eves | McGuinty | Wynne | Ford (ekde 2018) |

