Eeklo
| Eeklo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| municipo | |||||
|
| |||||
| municipo en Belgio urbo de Belgio | |||||
| Flago | Blazono | ||||
| Administrado | |||||
| Lando | |||||
| Provinco | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 9900 | ||||
| Kodo laŭ NIS | 43005 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Urbestro | Koen Loete | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 20 890 (2018) [+] | ||||
| Loĝdenso | 695 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 51° 11′ N, 3° 34′ O (mapo)51.18583.5639Koordinatoj: 51° 11′ N, 3° 34′ O (mapo) [+] | ||||
| Areo | 30,44 km² (3 044 ha) | ||||
| Horzono | GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Eeklo (nederlande, proksimuma prononco [E:Klo:]) estas municipo en Belgio, en la nederlandlingva provinco Orienta Flandrio. Komence de januaro 2016 la municipo havis 20 561 loĝantojn, kaj laŭ la stato de 2018 tie vivis 20 890 loĝantoj sur areo de 30,05 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 695 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Sint-Laureins, Maldegem, Zomergem, Waarschoot, Kaprijke kaj Lievegem. Temas pri unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en 1240.
La arbaro "Het Leen" estas provinca areo kaj troviĝas parte en Eeklo. Ĝis 1973 la arbaro apartenis al la armeo, sed poste ĝi fariĝis provinca posedaĵo. Tie estas 36 kilometroj da promenvojoj kaj du muzeoj (pri loka historio kaj pri la arbaro). En la unua estas permanenta ekspozicio pri papilioj kaj fungoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la municipo (nederlande; iomete france, germane kaj angle)
| ||||||





