Temse

| Temse | |||
|---|---|---|---|
| municipo | |||
|
kirko Nia Sinjorino | |||
| municipo en Belgio | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Lando | |||
| Regiono | |||
| Provinco | |||
| Poŝtkodo | 9140 | ||
| Telefonkodo | 03 | ||
| Kodo laŭ NIS | 46025 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Urbestro | Hugo Maes | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 29 528 (2018) [+] | ||
| Loĝdenso | 740 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 51° 8′ N, 4° 13′ O (mapo)51.1261111111114.2133333333333Koordinatoj: 51° 8′ N, 4° 13′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 40,13 km² (4 013 ha) | ||
| Horzono | GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Temse (nederlande, proksimuma prononco [TEMse]) estas municipo en Belgio, en la nederlandlingva provinco Orienta Flandrio. Komence de januaro 2016 la municipo havis 29 194 loĝantojn, kaj laŭ la stato de 2018 tie vivis 29 528 loĝantoj sur areo de 39,92 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 740 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Kruibeke, Bornem, Waasmunster, Hamme, Beveren kaj Sankt-Nikolao.
Temse situas ĉe la rivero Skeldo, kaj estas konata pro la plej longa ponto de Belgio (365m) kaj la "Boelwerf", la iama ŝipkonstruejo.
Ekde 1977, la municipoj Steendorp, Tielrode kaj Elversele apartenas al Temse.
La nomo Temse devenas de la Galo-Romia Tamisiacum / Tamasiacum. La sankta patrono de Temse estas Sankta Amelbergo, kiu fondis tie la unuan paroĥejon ĉirkaŭ la jaro 770. Ĝi estas la plej malnova paroĥejo de la regiono Waasland.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la municipo (nederlande)
| ||||||




